TEOZOFIO
Cardiff, Kimrio, Britio
Pago En Esperanto El La Angla
Teozofia Societo
(
H
P Blavatsky
Nova Epoko Glosaro
en Esperanto
New Age Glossary in Esperanto
Ajurveda, hinda kuracmetodo kaj unu el la plej malnovaj
sansistemoj en la mondo. El la sanskrita ghi signifas la konon (veda) de la vivo (ajur/ayur). Ajurveda deiras
de la tezo ke chio en la kosmo rilatas al chio. La tuta kosmo kaj do
ankał la homo reduktighus al kvin elementoj :
tero, akvo, fajro, aero kaj etero
La TM-organizajho kiu okupighas pri transcendenta meditado
Akasha,
el la sanskrita ('chielo'), estas nemateria,
malplena spaco (en la budismo) ał monda, kosma memoro (en la hinduismo) en kiu
pasinto, nuno, estonto kaj chiu scio tiurilate konservighus. La
konceptojn 'Akasha' kaj 'Akashakroniko' introdukis Helena Blavatsky (vidu
teozofio) kaj ghin vidis ankau klarvidantojn
Akvosanigo (plej konata sub "Acqua
healing"), intensa korpolaboro en 35° C varma akvo kiu uzas elementojn el
jogo, akvoshiatsu, akvodancado, spirotekniko kaj meditdo cele al la mobiligo de
la korpo kaj la solvo de emociajn blokadojn.
Alianco Universala, amikaro kiu volas akceli pli
bonan mondon per kulturo de bonfarto, travivatan spiritualismo, mondcivitanismo
kaj pli homa, solidara ekonomio. Alianca Universala eldonas sian principaron
("Epitomo de la Alianco Universala") ankaw en Esperanto, lingvo pri
kiu Kalai Mejdoub* , islama filozofo kaj algheria membro de la Alianco diris
i.a. ke "ghi estas spirita lingvo, venante el spirita intuicio, la lingvo
de la animo, sed kiu restos mistero tiom longe ke ni rigardos niajn piedojn kaj
la teron. Chiuj nacioj de nia epoko uzas diversajn lingvojn kaj tio kreas
grandan disighon inter ili. Sed ekde nun la periodo
Djahilia ekaperas kaj la mondo - sekve de sento de malpleno - sentos la
vivnecesan bezonon je monda lingvo kies bazo estas spirita esperanto"
Esperanto kiel lingvo de amikeco kaj
toleremo celas eviti diskriminacion kontraw parolantoj de diversaj lingvoj,
afero tiom kutime praktikata en internaciaj rilatoj. Esperanto
ebligas interetnan kaj interkulturan dialogon en respekto de chies lingvo kaj
digno. La specifa esperanto-kulturo dependas ankaw de la konservado de
la diverseco de lingvoj kaj kulturoj. Tre pensinda teksto (en la
Alternativa, [Nova Tempo] alimaniera, nekonvencia, netradicia, el
oficiala vidpunkto ofte ne rekonata kaj tielmaniere kondukante ofte al limigo
de liberecoj pro la distingo inter la akceptita, oficiala kaj la alternativa. Sinonimoj : shanghsolva, paralela.
Alternativa medicino,
kolektiva populara nomo por popolaj kuracmetodoj kiuj ne estas konsiderataj
esti efikaj law la medicina scienco, char mankus
'sciencaj' atestoj pri ilia efektiveco. Multaj metodoj
bazighus sur neraciaj penssistemoj kaj magia mondpercepto. Iiuj metodoj estas aplikataj kontraw chiuj eblaj malsanoj. Religiaj kaj spiritaj aspektoj ludas gravan rolon kaj en la
kuracado kaj en la prijugho de la rezulto. En tiu
rilato natureco, tuteco kaj ekvilibro estas alte taksataj. Ghenerale
alternativaj kuracistoj tendencus malmulte interesighi pri sciencaj esploroj,
kvankam ili ripetadas senchese sciencajn rezultojn
kiuj utilas
Pozitiva aspekto estas ghenerale iaspeca 'placebo'-efekto.
Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaghus la imunsistemon kaj bona etoso
kreus la malan efikon. Alternativaj kuracmetodoj
precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj au
altushoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la
imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj alternativaj terapioj
povas kauzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauze de konsiloj rilate al
ies sanstato. Vidu ankał : naturopatio.
Androginio, stato de ekvilibra disdono de
viraj kaj virinaj ecoj.
Antropozofio
(greka : 'antropos' - homo kaj '
Astrologio,
plej malnova scienco bazita sur la ritma movado de astroj por analizi kaj
antauvidi ekz. politikajn kaj
komercajn evoluojn en formo de horoskopo. Ekzistas pluraj
malsamaj skoloj.
Ashramo,
sanskrita por 'fazo de la vivo', mistika skolo, komparebla al okcidenta
monakejo kie dischiploj vivas en komunumo kun au
chirkał guruo, sed kie ofte iu ajn povas tranokti ał restadi por meditado,
jogo, danco, prelegoj ekz. En chiu ashramo oni praktikas
jogon.
Balneoterapio
(greke thalasoterapio), kuracado per banado en mara kaj minerala akvo, krome
per trinkado kaj inhalado de specialaj akvoj. Sinonimo : marakvoterapio. Rilata :
mineralbanejo.
Barh Lut,
signifas 'salolago' kaj estas ivrita nomo por la morta maro, kies akvo entenas
ghis 30% da salo. Tre fama pro balneoterapiaj
ferioj, precipe inter psoriaziso-pacientoj. Vidu ankał
Flosado.
Barato,
nova nomo en Esperanto por Hindujo kiu pli kongruas kun
loka nomo por la lando, proponita fare de la lingvisto Probal Dashgupto.
Binchi,
kunmetajho el bin (malsana) kaj chi (nekonataj faktoroj). Binchi manifestighas en formo de rigideco, juko, doloro aw
negativaj emocioj aw ekscesa pensado.
Blanka Frataro
(Universala ), Religiema instruo de la
bulgaro Petr Danov, lał kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu
povas kaj devas esti reakirita per la revekigho de la konscio. Ekzistus miloj da estajhoj pli superaj kaj raciaj ol la homo kiuj
posedas chi tiun potencon.
Bonding,
psikoterapio kreita fare de la usona psikiatro D. Casriel kiu uzas emocian
malfermemon en kombino kun fizika kontakto por krei fizikan
kaj emocian ligitecon.
Buchi
(ankaw literumata
Channeling, (angla vorto por kanalado)
ne temus pri la klasika spiritisma kontakto kun la
animoj de la mortintoj, sed precipe pri la kontakto kun la nevideblaj
dimensioj, mondoj, al kiuj apartenas ekz. kosmaj kaj
pli altaj, diaj inteligentecoj (nomataj shirmangheloj, mastroj, gvidantoj) kaj
eksterteraj estajhoj. La korpo kaj animo de la perantoj (nomataj pastroj,
profetoj, shamanoj,...) pere de kiuj tiaj mesajhoj estas donataj funkcias kiel
'channel' ał 'kanalon', en la spiritismo nomata 'mediumo'. Fama
libro pri kanalado estas 'A course
in Miracles - ACIM' ('Kurso en mirakloj') en kiu oni traktas la
kuracadon de la interna sinteno ał konsciigho pri cheesto de amo anstatał timo,
paco anstatał konfklikto.
Chi
(elp.
Chigong,
(ankau literumata
Chiromancio,
vidu kiromancio.
Chuna,
speco de kiropraktiko.
Coué,
Emile (1857-1926),
Dancarto, dank' al ghia ritara uzo oni
povas uzi dancon
* Biodanco, danco per kiu oni ne lernas, sed
reaktivigas la personajn, forgesitajn vivofortojn (eksenti) en amika etoso de
konfido por tiele kapabli eksterigi emociojn pere de dancado. Ghi sugestas vivi spertojn de ghojo, renkontigho, kontakto, danco
kaj chefe de plezuro, la shlosilo al bonfarto kaj persona kresko.
Dio, transcendenta koncepto.
Emocia korpolaboro, estas
vojo al malkovro de viaj limigoj kaj de via strechiteco por montri viajn
emociojn, sed ankaw de via vivoghojo. Unu el la pioniroj sur la kampo de emocia
korpolaboro estas Alexander Lowen, kiu pretendas ke niaj cheloj/korpo havas
memoron, alivorte ke nia korpo estas la spegulo de niaj antałaj spertoj, de
kiuj la korpo povas montri la domaghon sekve de la emociaj spertoj kaj korpaj
trałmoj. La manko de ekvilibro inter la muskoloj povas ekformi kirason kiu
protektas la homon kontrał malagrablaj sentoj kaj kashitaj penigaj spertoj.
Pere de korpaj psikoterapioj ał de intensega spirado, do
importado de ekseso de oksigeno, la memoro liberighas. Uzataj teknikoj : i.a. bio-energio, statura integrigho, rebirthing,
danco, primal, rolfing.
Energetika
integrado (E.I.), metodo
por helpi iun en la harmoniigon kaj malstrechighon de la fizika, emocia kaj
kognitiva aspektoj de sia vivo. Ghi
bazighas sur la konduto- kaj karakteroanalizoj per la kompreno de la procezoj
de emocioj kaj fizikaj dependodesegnoj kaj ilia integrigho.
Energetikaj medicinoj,
bazita sur principoj de jino kaj jango, samkiel sur la filozofio de la kvin
elementoj de la universo (ligno, fajro, tero, metalo kaj aero) law kiu chio en
la universo estas la produkto de harmonio kaj malharmonio. Energetikaj
medicinoj deiras de la aserto ke chiu materio produktas energion kaj ke la
kvalito de tiu energio, modifita pro iu malsano, sin
prezentas
Energio, [novtempa kompreno] chioreganta koncepto por indiki
chiujn vivformojn en la kosmo, ankał retrovebla en chiu orienta tradicio.
Ghi rilatas kaj al la psika kaj al la kvazał fizika koncepto kiu deiras de la
ideo ke sur la astrala nivelo nian fizikan korpon trakuras fundamenta vivforto,
kosma energikurento, ankał konata en diversaj kulturoj sub malsimilaj
nomoj kiel kundalini, chi ał sub la sanskrita nomo
prana. Por la okcidenta scienco estas malfacile kredi en tiaj
nevideblaj energioj, kvankam oni kredas en aliaj nevideblaj energioj kiaj
radio, radarondoj, elektro, ultraviola lumo,... En
energioterminoj chio estas mastrumata fare de la leghoj de altiro kaj
resonanco. Niaj korpoj disradias kaj ricevas
signalojn de interna energio (pensoj, vortoj kaj agoj) kiuj konservas nian
korpon. Vidu ankał : energetiko, chakra,
kirlian fotografion.
http://www.usm.de/mysteria/x/x1201.htm
http://www.selfempowermentacademy.com.au
Esencaj oleoj, volatilaj kaj aromataj flor-
kaj plantekstraktoj uzataj en aromoterapio ał uzataj etkvante kombine kun baza oleo (ekz. jameno, jojobo, amando, sinapo) por
masaghi. Sinonimo : eteraj oleoj.
Fangoterapio,
kuracmetodo surbaze de termala shlimo.
Feng Shui
(http://www.fsu.ch/data/wasist.html), china por Vento (Feng) kaj Akvo (Shui).
Temas pri antikva china geomancio kiu
pristudas kiel oni povas regi kaj utiligi la kosman energion 'chi' por tiele
favore influi la vivon de la homo kaj lia chirkałajho. Ghi konsistas el
kombinado de arkitekturo, geometrio, china astrologio kaj ideoj pri jino kaj
jango por krei bonfartan etoson per la arangho de iu spaco (urbo, domo,
ghardeno, chambro, ...) lał la reguloj de universala
harmonio. Elementojn kiujn oni uzas estas i.a. bona orientado kaj lokigo,
harmonia fasonado pere de koloro, lumo, speguloj, plantoj, ktp. Rektaj linioj ekzemple de la enirpordo al la malantaua pordo ne
estus bona. En okcidento momente okazas vera
Feng Shui-manio. Rilata : Vastu. Sinonimo
: Ventakviko. Info en Esperanto : http://fsu.ch/eo
Fortokampoj,
vidu magiaj lokoj, geomancio.
Frotpurigo
(angle peeling, scrubing), kosmetika praktiko kiu konsistas el forta frotado -
evt. helpe de
frotprodukton (angle srub) - sur la malseka hałto per broso, lufuja spongo ał
iom pli maldelikata lavganto - ekz. el sisalo -
por forigi senvivajn hałtocheloj kaj purigi shtopitajn porojn. Frotpurigado permesas plirapidigi la produktadon de novaj cheloj
kiuj kreas pli molan kaj glatan hałton.
Geoglifoj (itale intaglio, angle crop
circles), geometriaj cirkloj en kampoj., konataj jam
en kvardek landoj eble pro interago inter fenomenoj teraj kaj meteologiaj.
Geomancio,
La geomanciaj influoj resumighas en sep punktoj : la etoso de la chirkałajho,
kvalito kaj fortokampoj de la sojlo (ekz. en Carnac, Francio kaj Stonehenge,
Britio, cholla-namdo, Koerio), orientado de la konstruajho, mezuroj kaj formoj
de la plano (geometrio), materialoj, dekoradaj kaj simbolaj ał ceremoniaj/psikologiaj/religiaj
elementoj. Vidu ankał la china geomancio Feng Shui.
Gnostiko
(greka : gnosis - scio), kompreno de la 'kono de la
koro' sed ankał la travivo de kashitaj aferoj. Multaj
gnostikuloj estis kristanoj (plej konataj estas la kataroj),
sed ekzistis gnostikuloj en preskał chiu religia tradicio. Pro ilia sendependeco oni ofte persekutis ilin.
Grundigho
(angl. grounding), centra principo en bioenergio ał
energiodanco per kiu oni celas esti plene en sia korpo kaj fari konscian
kontakton kun la tero, dum ke oni estas en energetika ekvilibro. Char ni tiom koncentras nian atenton je la intelekto, la pensado,
la energio emas flui supren je la kapo, malprofite al nia stabileco kaj la
plena kontakto kun nia korpo.
Iluminado,
sperto de unuigho kun la kosmo kaj la dia. En
okcidento ofte sinonimo por memrealigo. Rilata :
reenkarnigho.
Interna infano,
(angle inner child), temas pri la simbola rilato kun
la vundebla infano en ni mem kaj ghiaj vunditaj spertoj kaj sentoj. Celo estas
la retrovo, aprezo kaj travivo de intimeco
Jogo,
sanskrita por strechon ał unuighon; instruo por sperti la unuighon de la koro
kaj de la racio uzante sistemon de korpaj kaj psikaj koncentrighometodoj, por
poste konsciighi pri la animo kaj la unueco de la vivo. En la jogo ne nur
gravas la purigon de la korpo pere de asanoj kaj
pranajamo, sed ankał pura pensado kaj esti ghential por siaj kunuloj,
char tiu kiu pli konsciighas kutime estu pli sentema al sia chirkałajho. Konsilo : Por elekti bonan jogo-instruiston konsilindas
klopodi malkovri la efikon de ties jogo-ekzercojn en ties konduto, sano kaj
hharismo. Frante jogon oni ghenerale akiras pli klaran
pensadon kaj komprenon de la motivoj de siaj aktivevoj. Pliaj informoj rilate
al jogo en Esperanto : A. Schaedel, delegito de
UEA ('99) en Malmö (Svedio).
Plejmultaj specoj de jogo inkluzivas ripozigajn korpopoziciojn kaj
akcelon de pliplena spirado, sed ekzitus kvin bazaj formoj de jogo :
Okido, bazita sur fizika aktiveco, meditado kaj
spirekzercoj.
Ko-Konsilado,
(angle Co-Councelling), usondevena (1950) memhelpa terapio per kiu oni lernas
eksterigi emociojn kaj prilabori emociajn trałmojn en formo de rololudo sen la
helpo de profesia terapełto. Antał ol komenci tiun
metodikon oni unue sekvu memstudadon de 40 horoj kun
manlibro. Kerno de la metodo estas ke oni nur ałskultas la alian, nur ripetante
shlosilfrazojn ał trarompi kashigajn manovrojn. Ekster komuna trejnado du
partneroj povas chiusemajne memstare kune kokonsili, lałvice en la rolo de
konsilanto ał kliento. Pli pri ko-konsilado en la esperanta
libro "La homa flanko de Homoj - la teorio de retaksa konsilado" de
Harvey Jackins, Seatle, 1972, Eld. Rational
Komunikado alimaniera, diversaj metodoj por interkomprenighi pli efike kaj egalvalore
(esperanto), pli interrilate kun respekto de la persono (Anthony Robbins kaj
'Espere' de Jacques Salomé). Rilata eseo en esperanto estas
tiu de Ignat Bociort, "Spirito de Esperanto kaj la 'samideanaj'
malamikajhoj", pledante por deca konduto inter esperanto-parolantoj), pli
neagreseme sed firme (Patfoort), pli interkulture (diversaj). Krome ankał masagharto kaj spiritismo uzas alidimensian komunikadan
lingvon preter la vortoj.
Konstrubiologio, (germ. 'Baubiologie', fr.
bioconstruction) studas la impakton (fr.
l'impacte) de la konstruchirkałajho sur la sano kaj aplikas tiun scion
en la kampo de la arkitekturo ekz. per la uzo
de sanaj konstrumaterialoj. Rilataj terminoj : Feng
Shui, geomantio, radiestezio, geobiologio.
Konviveco (
Kosmetiko
(greka : kosmein - ordigi), fako kiu
okupighas pri la akcelo ał konservo de la korpa beleco, precipe per apliko de
hałtkosmetikajhoj ał hałtprizorgiloj kaj kiu havas la sanzorgadon
Kum Nye,
ekzercoj el la medicina kaj meditada tradicioj de la tibeta budismo cele al la
harmonia kunlaboro de korpo, animo kaj spirado pere de movoj, spirado,
meditado, mantrokantado kaj mem-masagho. Vidu ankał
masagharto.
Kundalini',
Hinda koncepto pri forta psika serpentforma energishargho en la chakro je la
bazo de la spino kiu pere de la energilinioj (nadi) supreniris tra la chakroj
dum ekz. meditado ał jogo.
Kuracloko,
(germane Kurort, angle Spa), ripozejo kie oni venas pro la pura aero
(klimatoterapio), la akvokuracado (balneokuracejo), la kuracaj shlimoj
(mineralbanejo). Multaj kuracakvoj havas temperaturon inter 37 kaj 95 °C. En la broshuro 'Bulgaraj kuracakvoj kaj banlokoj' (BEA, Sofio,
1983) de prof.dr.D.Kostadinov estas priskribitaj la bazajn indicojn pri la
uzado de mineralakvoj kaj la plej gravajn bulgarajn klimato- kaj
balneokuracejojn. En kuracejoj oni prizorgas kutime
dietan nutradon, kankuvajn terapiojn, masaghojn ktp. Ne
malofte la gastoj povas fari ekskursojn kaj ghui de kulturaj aranghoj. Sinonimoj : termkuracejo, resanigejo, kuracripozejo.
Longjareco,
unu el la plej longvivaj homoj en la mondo estis Jeanne Calmant, edzino de
esperantisto el Francio. Daurigi labori, spiri puran aeron, manghi kun mezuro kaj teni sociajn kontaktojn loke kaj internacie
per Esperanto kontribuas al tio. Rilata : Chigong.
Magiaj lokoj,
geomantikaj kaj mistikaj lokoj kiaj la templo de la homaro
<http://www.icon.it.user/damanhur> Damanhur (Italio), Stonehenge
(Britio), Carnac (Francio), Exersteine (Germanio), sed ankał lokoj kie okazas
ferioj kaj festivaloj chirkał spiritaj kaj sanigaj fortoj, naturo, arto kaj kreemo
kaj kunviveco kiaj ekz. 'De Schans' (www.xs4all.nl/~rpeters) en Opoeteren
(Belgio) kaj 'Eigentijds Festival' en Sneek, Nederlando kun
500 atelieroj, 1500 partoprenantoj. Rilata :
geomancio.
Mantro,
sakra formulo el vedaj tekstoj en formo de kunmeto de sonoj, silaboj au
mallonga frazo kies konstante ripetata sonvibrado havas bonefikan influon dum
meditado, char ghi kreas pli harmoniajn cerbo-ondojn
kaj pligrandigas la koncentrighopovon. Egipta mantro
estas Ankh. La plej konata mantro estas la budista Um ał Om. Aliaj oftaj
mantroj en Bharato estas "Om Sri Ram jai Ram jai jai Ram" kaj
"Om Mani Padma [elp. peme] Hum" kiu signifas
io kia 'la juvelo en la koro de la lotuso'. Tiu mantro estas ofte uzata fare de
tibetaj budhistoj. Vidu ankał meditado, jogo.
Masagharto (arab :
"misas" - tushi, palpi), char oni opinias ke esencas en hasta socio
de efikeco krei sin senkondichan spacon por malstrechighi kaj revitaligi la
korpon, en la novepoka kulturo oni dedichas
- tushi kaj esti tushata respektplene tiel
ke vi ałdacas malfermi vin por ghi kaj lerni ghui vian korpon.
- kiel vi mem estas per tio emocie
tushata,
- la sinteno esti prezenta emocie,
- trankvileco,
- esti akceptema.
Ekzistas diversaj formoj, sed chiuj celas ripari la konsciighon kaj
la kontakton kun la korpo.
Masko [kosmetiko],
portempa kovrado de la vizagho kaj de la kolo kun
kosmetika produkto.
Mazdaznan (farsa :
mazdao - la bona penso chioreganta), filozofia sistemo iniciata fare de Otto
Hanisch en kiu la materia, intelekta kaj spirita devas ekvilibrighi utiligante
i.a. dietistikon kaj spiroteknikon.
Meditado,
metodo de memkontrolo simila al memhipnoto por akiri profundan malstrechighon
kaj plivastighon de la konscio, dum kiu la meditanto fokusas sur spirado,
mandalo, mantro ał iu tarokokarto. Diversaj variantoj ekzistas,
sed vaste konataj estas
- Vipassana (Internacia Meditada Centro en
- Transcendenta Meditado (TM)
- Zazen, kiu estas parto de la Zen-budhismo el Japanio.
- Masaghoj kaj Tajghichjuan povas esti konsiderataj kvazał specoj
de meditado, char ili kondukas al ripozo (evt. per
meditada kaj animkaptanta muziko kia en la Ktd 'La Koro Sutro' de Lou Harrison)
kaj al silento, komuna trajto de chiu formo de meditado.
Faldfolio en Esperanto havebla che la Tutmonda Meditado kaj
Malstrecha Socio, P.O.Box 11276, Wellington, Novzelando, Rete
: hank@xtra.co.nz
Movado Sen Nomo,
internacia movado por nova tempo kiu pledas por 'kulturon de la koro'
(fratecon, amikecon kaj amon inter la homoj) pere de
chiumonataj tn. levilkartoj kun rekomendoj, proverboj.
Naturopatio, naturkuraca
sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de la korpo.
Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne
plu kapablus forigi restajhojn en la korpo. Tial naturopatoj forte akcelas
edukadon kaj informadon pri
Nazodusho,
aplikado kiu uzas termalan akvon por irigado de la nazotruoj. Vidu ankał Jala Neti.
New Age,
En la nederlanda (Nieuwe Tijd), ghi lałlitere signifas Nova Tempo.
Char la angla 'age' kaj la franca 'āge' estas vortoj plursignifaj, mi preferas
la esperantan tradukon Nova Tempo, char lał PIV ghi ankał povas havi la
signifon de komenco de jararo, prezentante aparte gravan novigajhon en la
historio, vivo, scienco, ktp. Char de tempo al tempo renkontighas ankał la
termino Nova Erao, mi demandis la konsilon de la konsulta komisiono de la
Akademio de Esperanto (maul@newsfactory.net) kiu vochdonis pri la diversaj proponoj
surbaze de mia demando pri New Age. Rezulto estis klara
plimulto (7 el 10) por "nova epoko". Informcele mi reprenas la
diversajn opiniojn, kelkaj pli favoraj ol aliaj, sed por eviti sektecan
pensadon, chiuj estas prezentataj egalvalore.
Tre valoran kontribuon mi dankas al Gerrit Berveling, teologo el Nederlando :
A.
Respondo al via demando unuaflanke estas simpla : persone mi vidas en "New Age'' iun spongoesprimon kiu
ensuchas en sin tre grandan amason da religiaj aferoj inter si ne tre koheraj,
sed iamaniere - lau iuj - iom novecaj; la vorton "religio'' chi tie mi
prenas - lau teologi-scienca kutimo - en tre largha senco. Mi ne plu detaligos,
char mi supozas ke vi komprenas, kion mi celas.
Parenteze kaj emfaze : tiu chi mia diro nenion diras
koncerne la demandon, chu eroj interne de "New age'' estas au ne estas senchavaj / sensencaj ał ech rekte
bonaj / malbonaj. Ambau lał mi enestas certakvante.
B.
Kiel nomi ghin en nia lingvo internacia. Jen demando multe pli malfacila, lau
mi. Foje mi legas Novtempa Movado. Novtempismo ech foje
trafis min sufiche shoke. Mia hezito pri tio,
Mi povas aldoni ke ankau la terminoj "Novepoka Pensado" au "Novepoka Movado" eble estus
akcepteblaj. Simple diri "Nova Epoko" au
"Nova Erao" (sen aldono de vorto
Jen la diversaj komentoj de aliaj komisionanoj de la konsultejo de
la Akademio de Esperanto (1999) :
Jorge Camacho : Mi proponas : "Nova Tempo", "Nova Epoko"
kaj "Nova Erao", nu,
chiuj tri validas, speciale la du lastaj. Temas pri la nomo
de ismo. Ne malpli ol "esperanto" estas la nomo de esperanto
(jam de longe oni ne plu parolas pri la "Esperanto-lingvo" au
"Doktoro-Esperanto-lingvo", sed simple pri "esperanto";
kial do paroli pleonasme pri "Novtemp(ism)a Movado" ?). Per tiu nomo nov-eraistoj simple celas, ke komencighas nova
epoko au erao por la homaro, kaj ke temas do pri nov-epokaj au noveraaj muziko,
vivmaniero, naskado au kio ajn. Parenteze, mi ne opinias evitinda la radikon
"era-" chi-okaze; prononci hiaton ne malfacilas pli ol prononci la
sonkombinon "vt" en "novtempa".
------
Sergio Pokrovskij : "Ne estas tasko de la
Akademio normigi chiajn strangajhojn; ech ne la marksisman terminaron. Chiuj
terminoj pri "New Age" estas fushaj, char ili
provas traduki fushan originalon. Mi ne povas imagi ian
malpli informivan terminon. Tiel ankau mi diris en mia unua
reago al kolego Maul. (Estas fakto, ke la Angla termino "New
Age" ne estas multe informa - ankau en la komenca periodo de imperiestro
Nerono oni parolis pri io simila: Nova Epoko / Ora Tempo / ktp... Se citi el
mia Antologio Latina 3, el la t.n. Dua Eklogo de Einsiedeln pri Nerono: kaj ech
la stulta brutaro rekonas l' Ortempon chi-nune ! Jam returnighas la tempo de Saturno --- ktp).
-------
John Wells : "Epoko" estas la normala
ekvivalento de la angla "age" en tiu senco :
stone age - shtonepoko
iron age - ferepoko (lau PIV,
'epoko de la fero')
bronze
age - bronzepoko ('epoko de la bronzo')
middle
ages - mezepoko
sekve,
new age - nova epoko
-----
Christer Kiselman :
epoko" au simile por montri
ke oni ne englutis chion.
Por kompletigo, jen difino de germana vortaro Duden
: New Age : neues Zeitalter als Inbegriff eines von verschiedenen
Forschungsrichtungen u. alternativen Bewegungen vertretenen neuen integralen
Weltbildes. - Traduko : nova epoko
Nirvana,
stato de paco, de kompleta liberigho.
Nova Tempo, vidu New Age, Nova Epoko.
Nova Epoko,
estas plejkonata per la angla termino 'New Age'. Alilingvaj terminoj :
nieuwe tijd (nl.), nouvel āge (fr.), Satya Yuga (sanskrita), Neues Zeitalter
(germane). Sinonimoj : Nova Erao, Nova Tempo. Vidu ankał New Age.
Ofte oni fajfas pri Nova Epoko, samkiel pri Esperanto,
Lał la astrologia epoko kiu dałras plimalpli 2160 jaroj ni nun trovighus en transira fazo inter la fishepoko kaj la
akvaria epoko. La fishoepoko karakterizighis chefe pere de analizo, la
nepersona, la absoluta kaj la racia. La akvaria epoko reprezentas unikecon,
originalecon, fratecon, kunlaboron, spiritualismon, solidarecon kaj harmonion
inter la popoloj.
En la fishepoko oni malpli pensis en termoj
de interrilatoj. Per tiu
katalogiga mentaleco la diferencoj inter opinioj, scioj, religioj, landoj kaj
popoloj estus tiom akcentitaj ke la harmonio perturbighis kaj malamo kaj
agresadoj aperis. En la nova tempo la homo malfermus sin por spirita evoluo, la
plivastigho de sia konscio kaj determinus sian sorton
mem. Li deiros ankał de sento kaj ne nur de racio.
Tiel ekestos fruktedona intershangho de pensoj, ideoj inter individuoj kaj
grupoj kiu kreos fortan senton de unueco, tuteco kaj kohero.
La novtempa milflora kulturo estas la granda sintezo inter korpo,
animo kaj menso. Sammaniere Komenio (J.A. Komensky) jam
konstatis ke chiuj lingvoj havas siajn florojn kaj se ni kolektas ilin eblos
krei el chiuj ion novan, plej bonan. Similmaniere Umberto Eco
diris ke Esperanto povus farighi la Hongkongon de la lingvoj. Tiusence ankał Esperanto banas en la novtempa spirito.
La Nova Tempo precipe popularighas en la okcidenta mondo kie la
homoj trovas inspiron en la babelo de 'novaj' pensmanieroj kiuj precipe venas
el orientaj tradicioj kaj filozofioj. En la Novtempa kulturo
pli gravas la komuneco ol la diferencoj en la religioj, filozofioj ktp. Ghi estas kultura lukto por la rekono de marginalaj identecoj kaj
toleremo de diferencoj. Plue kreskadas la intereso por tutecaj
kuracmetodoj kaj terapioj kaj ankał la intereso por vivi, labori, manghi, ferii
alimaniere. Naturprotekta konscio kaj pacifismo akompanas unu
la alian. Filozofio, religio kaj mistiko influas la sciencan pensadon en
la senco ke okazas sintezo inter la racio kaj la intuicio. Ankał
la esploro de la paranormala estas konsiderata. La novtempa vivarto
estigis finfine ankał grandegan komercan sukceson en formo de tipe harmonia
(plej ofte nur instrumenta) muziko kia
tiu de A. Vollenweider ał Pushkar, libroeldonado
(F. Capra : Dao de fiziko, Ken Wilber : Sen Limoj,
Gleick : Kaosoteorio, Redfield : Celestina profeto, Paulo Coelho,
La Alkimisto, L. Haye, Kuracu vian korpon, sed precipe Marily
Ferguson, La Akvariusa Konspiro, pri paradigmoshanghoj), kosmetiko (parfumitaj kugletoj kaj
bruligeblaj batonetoj, bruligiloj por esencaj oleoj), nutrado (makrobiotiko,
bio-organika nutrado), pordoma
kulturo (feng shui, hamako, sonkonkoj, ionizatoro, pluvbatono,...)
kaj turismo en formo de
aktivaj, bonfartigaj, konvivaj kaj artaj ferioj en kiu oni cherpas el la
spirita, paranormala, esoteria ał alternativa. Ke la Nova Tempo pli kaj pli
komercighas atestas la fakto ke ekestas ech vendejegoj chi kampe
La nuna Nova Tempo-movado esperas ke la alternativaj kurentoj de tiu chi tempo kreskos en forto kaj fine kunfandighos al unu
vizio sur la homo kaj la kosmo. Centra en tiu vizio
estas la malshato de la analita pensado kaj la ekonomia kaj scienca eksploitado
de la tero. Dum la tradiciaj oficialaj religioj perdas popularecon en
okcidento, kreskas la sercho por trovi manierojn komuniki kun la 'naturo'
(bioghardenado, naturprotektaj produktoj) kaj ekestas denove intersigho pri
diversaj specoj de nova terospiritualismo (druidismo, shamanismo, wicca) char
oni serchas sperton kiu komunikas ke la homo estas parto de la naturo, de la
tuto kiu estas la tero. Char analizado kaj sistematizado ne chefas, sugestigo
estas pli ofte uzata por pravigoj. Tio ebligas ke chiam denove aliaj novaj
terapioj, ideoj kaj spiritaj kurentoj kaj komprenoj povas eniri la Novan Temon.
Tiele Nova Tempo shajnas esti influricha kurento kiu farighas ia kultura kaj spirita sinkretismo.
Novepoka arto, arto kiu celas subteni agadon por ekologia, socia kaj
spirita balanco, ofte uzante ankał naturajn materialojn kaj influojn el
indighenaj kulturoj. Ekzemploj : sonkonkoj, mandalo,
jedaki' (digdgeridoo). ,
Persona kresko
(angle personal growth,
Primal, pentrado kun
atento kaj sanigo por la 'interna infano'.
Pro Esperarto
celas subteni agadon por ekologia, socia kaj spirita balanco i.a. farante
'esperantajhojn' el naturaj kaj diverskulturaj materialoj.
Rebirthing
(angla por renaskigho), spirterapio inventita fare de L. Orr (Usono) kiu celas
revivigi la momenton de la naskigho por klopodi
solvi naskightraumojn pere de plirapidigita spirotekniko. Ekzistas tri specoj : seka praktiko kaj alia en varma ał malvarma akvo,
nomata malseka renaskigho. Renaskigho ebligas kompletan malstrechighon,
liberigon de limigan konduton, ghui de esprimpovo kaj riparo de la kompleta
spirado. Sinonimo : holotropia spirado.
Rejuniga kuracado
(
Renaskigho,
ne temas nur pri reenkarnigho, sed indikas ankał staton de illuminado. Ne
konfuzenda kun rebirthing.
Resaniganto (fr. guériseur),
kuracpratikanto kiu uzas nesciencajn kuracmetodojn kiajn magnetajn kaj
spiritajn fortojn. Sinonimo :
kuracanto.
Ritualo,
religia ał magia ago dum ceremonio lał certaj stiktaj reguloj.
Samsara,
hinda nocio de reenkarnigho, en kiu ies nuna vivo sekvas ciklon de renaskighoj
en novaj fizikaj korpoj. Rilata : karmo.
Sanoferioj,
ferioj dum kiuj oni aparte flegas sanan vivstilon. Vidu ankau termalismo kaj konvivaj ferioj.
Sanskrita,
antikva hindełropa lingvo en kiu la klasikaj tekstoj de la hinduismo estas
skribitaj. Ne malmultaj novepokaj vortoj estas de
sanskrita origino : akasha, ashramo, chakro, guruo,
jogo, nirvana, prana, tantra, veda'.
Seiki,
metodo parenca al shiacu por lerni eksenti la energion de iu
persono, ekvilibrigi tiun energion kaj krei plej eble bonan malstrechighon.
Shamanismo
(siberia/tungua vorto 'saman' - sinvarmigo) 'saman' rilatas al la tranco en kiu
la shamano implikighas, al la vivovizio, religio kaj kuracmanieroj
de indighenaj popoloj (ekz. en Mongolio), sed ghi rilatas ankał al ghiaj
variantoj kiujn praktikis jam okcidentajn shamanojn (keltajn druidistojn) kiuj
estis kuracistoj, terapiistoj kaj religiaj perantoj inter la socio kaj la mondo
de dioj/spiritoj. Shamanismo pretendas ke chio havas konscion, ke chio
kaj chiuj estas interligititaj kaj ke ekzistas apud nia realeco ankał 'aliaj
mondoj'. Tial ili uzas ceremoniojn en kiuj oni
agnoskas la spiritajn kvalitojn kaj fortojn de koloroj, bestoj, plantoj, mineraloj,
planedoj. Krom kuracanto shamano estas ankał spirita
konsilisto kaj protektanto de sia komunumo. Shamanismo akiras en okcidento chiam pli da populareco. Precipe
indianaj ceremonioj kaj ritaroj enkondukighis : la
medicinan radon por kunigi la vivenergion kaj la shvitejon por purigi sin
interne kaj ekstere. Char okcidenta psikologio ne chiam povas doni respondon
rilate al problemoj, montrighas ke en kombino de ał helpe de shamanista ritaro
kaj simbolaro kuracigaj efikoj eblas. Rilataj : ałro,
gemoterapio, kolorterapio, herbalismo, pluvbatono, novepoka arto.
Shviteja ceremonio, (angle sweatlodge) [shamanismo], shvitejo
estas speco de primitiva sałno en formo de ronda,
malalta tendo el plieblaj salikbranchoj kovrita kun kanvaso kaj kovriloj. En la
mezo de la shvitejo trovighas kaveto kun varmegaj
shtonoj kiujn oni sursprucighas kun akvo, simile al sałno kaj chirkał kiu oni
sidas en mallumo, silentante, preghante ał kantante. La celo de tia ceremonio estas akiri intensan spiritan sperton kiu
faciligas la kuracadon de nesolvitaj problemoj ał la purigon de la animo kaj
korpo. Kvankam kutimo atribuita al la indianoj, ankał keltoj, rusoj kaj japanoj
konis shvitejojn. Reaktualigitan ceremonion en novepokaj medioj sub gvido de
iniciitaj shamanoj.
Skota dusho,
dusho dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.
Sonkonkoj
(angl. singing bowls), kupraj konkoj kiuj donas
mirindan vibran sonon kiu penetras plej profunde en ni mem kaj provokas fortajn
pozitivajn vibradojn en la menso kaj la tuta korpo. En
Tibeto kaj Nepalo uzataj por meditado. En Nova Epoko por malstechiga
koncerto ał fine de masaghsesio.
Spirito, [spiritismo] uzata por indiki mortinton, fantoman
aperon. Ankał senkorpa ajho konata sub diversaj nomoj kiel
Dio, anghelo, chicerono, demono, gvidisto Vidu ankał animo.
Spiritualismo,
rilatas al mistiko, sed kie la mistikulo havas ofte tradician religian
konvinkon, la (okcidenta) homo kiu serchas spiritualismon ofte ne havas tiun,
sed inspirighas en diversaj kaj tutmondaj orientaj religioj. La spiritualismo
de la Nova Tempo estas kredo sen dogmoj kiu inklinas shati la spiritajn bonojn
super la materiajn kaj emas kredi ke chio en la vivo havas sencon. En tia klimato interreligia dialogo kondukas al paco anstatał
al malamikeco. Lał iuj en Nova Epoko iu povas serchi
sian propran dikredon lał propra kompilado. La serchado pluralisma tamen
montras ke la homo pluserchas ion inter chielo kaj
tero ał pli bone la chielon surtere.
Spiroterapioj,
komuna nomo por terapioj kiuj volas plibonigi la tro suprajhan spiradon, pere
de pli profunda, kompleta en- kaj elspirmovon, precipe pere de la diafragma
(abdomena) spirado, ofte en la kadro de masagho, jogo ał relaksado. Vidu ankał
renaskigho, jogo, statura integrigho, Chi Kong.
Statura integrigho (angle postual integration),
metodo por akrigi la mensan kaj korpan konscion pere de profunda prilaboro de
la kuniga kaj muskola histo, helpe de kombino de rolfing,
gestalt, spiroterapio, akupremo ał bio-energetiko. La statura integrigho deiras
de la konstato ke profundaj, plej ofte kronikaj, tensioj manifestighas en la
korpostrukturo kiu malbalancighis.
Sujishim, akupunkturo sur la mano, kiu
estas mikrokosmo de la homa korpo.
Teozofio.
Religifilozofio, klopodo por Diokono.
En 1875 de Helene Blavatsky kaj kolonelo Olcott estis fondita Teozofia Societo
en Newyork, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la
homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara
studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn
de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo. En 1411 fondiĝis ankaŭ
Teozofia E-a Ligo, kies celoj estas konigi E-n kaj T-u reciproke, uzadi E-n
kiel int. lingvon de la T-a Societo. En E aperis kelkaj broŝuroj pri T.
kaj la ampleksa romano teozofia Fatala
Ŝuldo de Lionel d' Alsace. En 1913 aperis organo de TEL; Espero
Teozofia, en 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton. Pri la agado de TEL en
la lastaj jaroj mankas informoj. objektoj
de la teozofia societo
Termala akvo,
akvo havante kuracajn kaj sanigajn ecojn ekz. soda
(stimula), bikarbona (digestiva), karbona (apetiviga), radioaktiva (sendoloriga
kaj sedativa), sulfura (plibonigas la spiradon kaj antauenmovadon) , sulfata
(en
kazo de stomaka kaj urina malsano).
Termalismo,
kuracejo kie dumlonge fidele venis plejofte nur maljunaj personoj por kuraci de
certaj doloroj, en la plej renstrukturitaj tiaj kuracejoj oni altiras tre
diversan publikon kiu deziras ielmaniere plibonigi sian sanstaton el vidpunkto
preventa, resanigha ał kial ne malstrechiga por kontraubatali la modernajn
plagojn de streso kaj lacigho.
Transformado, mensa
shangho kiu kondukas al interna kresko kaj konscio.
Vaporejo,
vidu hamam'
Vastu,
la veda logharto por konstrui kaj loghi en harmonio
kun la naturleghoj. Kontrałe al Feng Shui, kiu precipe laboras kun la koncepto chi (vivenergio), vastu okupighas pri la
personaj fortoj de surteraj energioj kaj energioj en la kosmo. Vastu ankał uzas hindan specon de astrologio.
Ventakviko,
sinonimo por Feng Shui.
Videbligho,
(fr. visualisation), imagopova tekniko per kiu tn. faciliganto sugestas bildojn
en ies imaginaro (nomata maldormaj revoj) kiuj eblas evoki kreemajn kaj
dezirindajn pensojn kiujn poste manifestighus en la reala vivo. Sinonimo : gvidata fantazio. Rilata :
alfatrejnado, pozitiva pensado, magio, Silva-Mind.
Vizio-esplorado
(angle 'Vision Quest'), [shamanismo] spirita praktiko cherpita el la
nordamerika
Vochdialogo (angle 'Voice Dialogue'),
terapio kiu centrighas sur la kontaktigho kaj konsciigho de diversaj vochoj
t.e. subpersonecoj de iu persono.
Vochlaboro,
metodo por subteni la esprimon de emocioj.
Zen', signifas meditado en la japana kaj fontas el miksajho
de budismo kaj daoismo. Zen' celas la iluminadon (japane satori t.e. la
memrealigo = ighi si mem) deiras de la principo ke ne eblas ion atingi nur kun la intelekto kaj ke solvo troveblas pere de la sperto de
koro al koro. Tiun nivelon eblas atingi per speciala maniero de meditado,
nomata 'zazen' (tr. sidi en zen) pere de koncentrigho
sur la staturo/korposilueto, la spirado kaj la meditado.
Teozofia Societo
(
Try these links for
more
info about Theosophy
Cardiff Theosophical Society meetings
are informal
and theres always a cup of tea afterwards
The Cardiff Theosophical Society Website
The
National Wales Theosophy Website
Theosophy Cardiffs Instant Guide to Theosophy
Theosophy Cardiffs Gallery of Great Theosophists
Daves Streetwise Theosophy Boards
The Theosophy Website that welcomes
If you run a Theosophy Study Group,
please
feel free to use any
material on this Website
Independent Theosophy Blog
One liners and quick explanations
About aspects of Theosophy
The Voice of the Silence Website
An
Independent Theosophical Republic
Links
to Free Online Theosophy
Study
Resources; Courses, Writings,
The main criteria
for the inclusion of
links on this site is
that they have some
relationship (however
tenuous) to Theosophy
and are lightweight,
amusing or entertaining.
Topics include
Quantum Theory and Socks,
Dick Dastardly and Legendary Blues Singers.
An entertaining introduction to Theosophy
For everyone everywhere, not just in Wales
Its all water
under the bridge but everything you do
makes an imprint on
the Space-Time Continuum.
A selection of
articles on Reincarnation
Provided in
response to the large number
of enquiries we
receive on this subject
No
Aardvarks were harmed in the
The Theosophy
Cardiff Nirvana Pages
The Spiritual Home of Urban Theosophy
The Earth Base for Evolutionary Theosophy
The Birmingham Annie Besant Lodge
_________________________
The Theosophy Cardiff Guide to
The Theosophy Cardiff Guide to
The Theosophy Cardiff Guide to
The Terraced Maze of Glastonbury Tor
Glastonbury and
Joseph of Arimathea
The Grave of King Arthur & Guinevere
Views of Glastonbury High Street
The Theosophy Cardiff Guide to
_____________________
Camberley Surrey England GU15 2LF
Tekels Park to be Sold to a Developer
Concerns are raised about the fate of the wildlife as
The Spiritual Retreat, Tekels Park in Camberley,
Surrey, England is to be sold to a developer
Confusion as the Theoversity moves out of
Tekels Park to Southampton, Glastonbury &
Chorley in Lancashire while the leadership claim
that the Theosophical
Society will carry on using
Tekels Park despite its sale to a developer
Anyone planning a Spiritual stay at
the
Tekels Park Guest House should be
aware of the sale.
Future
of Tekels Park Badgers in Doubt
Magnificent
Tekels Park to be Sold to a Developer
Party On!
Tekels Park Theosophy NOT
Tekels Park & the Loch Ness Monster
A Satirical view
of the sale of Tekels Park
in Camberley,
Surrey to a developer
The Toffs Guide to the Sale of Tekels Park
What the men in
top hats have to
say about the sale
of Tekels Park
____________________
A B C D EFG H IJ KL M N OP QR S T UV WXYZ
Complete Theosophical Glossary in Plain Text Format
1.22MB
___________________________
Classic Introductory
Theosophy Text
A Text Book of Theosophy By C
What Theosophy Is From the Absolute to Man
The Formation of a Solar System The Evolution of Life
The Constitution of Man After Death Reincarnation
The Purpose of Life The Planetary Chains
The Result of Theosophical Study
_____________________
Preface to the American Edition Introduction
Occultism and its Adepts The Theosophical Society
First Occult Experiences Teachings of Occult Philosophy
Later Occult Phenomena Appendix
Try these if you are looking
for a
local
Theosophy Group or Centre
UK Listing of Theosophical Groups
General pages
about Wales, Welsh History
and The History of
Theosophy in Wales
Wales is a
Principality within the United Kingdom
and has an eastern
border with England.
The land area is
just over 8,000 square miles.
Snowdon in North
Wales is the highest mountain at 3,650 feet.
The coastline is
almost 750 miles long.
The population of Wales as at the 2001 census
is 2,946,200.